
הפעילו את המילון ע"י הקלקה על הכפתור למעלה. מידע נוסף על לגבי השימוש במילון קיים בדפי העזרה.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
עזרה: * ? יותר....
Aliĝkotizoj kovros partojn de kostoj de la aranĝa programo. Restanta parto de la programkostoj estos kovrita per alifontaj subvencioj.
| Aliĝdato | A-landano | B-landano | C-landano |
| ĝis 2008-04-30 | € 30 | € 20 | € 10 |
| ĝis 2008-05-30 | € 40 | € 30 | € 20 |
| post 2008-06-01 | € 50 | € 40 | € 30 |
Klarigoj:
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj listigitaj sub B kaj C;
B: La 10 novaj membro-ŝtatoj de EU (kiuj eniris ĝin en la jaro 2004);
C: Rumanio kaj Bulgario, ekssocialismaj eŭropaj landoj, ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
Rimarko 1: Aliĝkotizon NE pagas personoj, kiuj aĝas malpli ol 18 jarojn (= tiuj, kiuj naskiĝis post aŭgusto 1990) - por infanoj tamen ne okazos speciala programo.
Rimarko 2: Se vi kontribuos al la programo de la aranĝo, eblos ricevi rabaton kaj depende de kontribuo eblas eĉ plene nuligi vian aliĝkotizon. Bv. skribi pri via kontribuo en la aliĝilo kaj ni sekve kontaktos vin pri tio.
Rimarko 3: Atentu, ke la aliĝo validas nur post la pago de minimume aliĝ-kotizo por la aranĝo (vi kompreneble estas bonvena pagi jam la plenan sumon) per unu el la jenaj manieroj. Se vi bezonas invitleteron por ricevi vizon, necesas antaŭpagi ankaŭ la kotizon de € 33 por tio (vidu sube "Invitletero").
| Tuttaga manĝo: | € 10/tage = € 80 por la tuta aranĝo |
| Nur matenmanĝo: | € 3/tage = € 24 por la tuta aranĝo |
Rimarko: Manĝoj komenciĝos per vespermanĝo la 9an kaj finiĝos per tagmanĝo la 17an de aŭgusto.
En la dulitaj ĉambroj: € 12/nokto = € 96 por la tuta aranĝo
Rimarko: Entute estas 8 noktoj (de sabata vespero ĝis dimanĉa mateno). Eblas partopreni ankaŭ malpli longe, bv. informi nin en aliĝilo pri viaj alveno- kaj foriro-datoj.
Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri slovakan vizon, tio kostas € 33.
Rimarko: Invitleteroj devas esti aprobitaj de polica departamento, kaj tie oni pagas la kotizon. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis la 30a de junio 2008 - se vi bezonas vizon, bv. aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron bv. plenigi bezonatajn kampojn en la aliĝilo. Aldone, bv. sendi rete al adreso ankaŭ foto-kopion de via valida vojaĝ-pasporto (paĝo kun la foto kaj datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.
Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadejoj donon de senpaga vizo al aliĝintoj por SES – tio jes povas signifi, ke vi ricevos la vizon mem jam senpage, sed ne estas 100%-a garantio por tio. Same la vizoj estos pli rapide traktitaj ol kutime.
Ĉiuj ekskursoj estas/os aparte pagendaj - eblos mendi ilin ekde aprilo ĝis fino de julio (Se vi aliĝos al ekskursoj post la 31a de julio ni ne povos garantii por vi liberan lokon.)
Duontagaj al:
Tuttaga al:
Dum SES vi havos eblon uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta semajno estos je via dispono interalie: